808 lines
22 KiB
Markdown
808 lines
22 KiB
Markdown

date = "2018-02-28T14:41:00+01:00"

title = "PeerTube – Oftaj demandoj"

description = ""

author = "Framasoft"

draft = false

type = "page"

{{% grid class="row faq" %}}

{{% grid class="container" %}}

{{< grid class="col-sm-12" >}}

Kelkaj demandoj por sciiĝi pri PeerTube…

(alklaku demandojn por trovi respondojn)

Prezento de PeerTube

Kio estas PeerTube?

PeerTube estas programo, kiun vi instalas sur retservilon.

Ĝi helpas al vi krei retejon por gastigi filmojn; alivorte krei « propran hejman ‹ YouTube › ».

La malsamo al YouTube estas tiu, ke la celo de PeerTube ne estas krei grandan platformon, kiu centrigas filmojn de la tuta mondo sur unu sola servilaro (kiu estas multekosta).

Male, PeerTube celas krei reton de multaj malgrandaj kaj interkonektitaj provizantoj de filmoj.

Tri ĉefaj avantaĝoj de PeerTube.

PeerTube estas unika, ĉar (laŭ niaj scioj) ĝi estas la sola reta aplikaĵo, kiu kunigas jenajn tri avantaĝojn:

Publika kodo (travidebleco) sub libera permesilo (etiko, respekto, kaj komunuma evoluigado);

Federaĵo de interkonektitaj gastigantoj (pli da filmaj elektoj, kie ajn vi serĉas ilin);

Samtavola elsendado – kaj do ankaŭ spektado – (nenia malrapidiĝo kiam filmo populariĝas).

Kune, tiuj ĉi ecoj faciligas gastigon de filmoj servil-flanke, restante oportuna, etika, kaj amuza por uzantoj de la interreto.

Kial ĝi pli bonas kiel libera programo?

Ĉar libera programaro esence respektas niajn fundamentajn liberecojn, kaj garantias ilin per permesilo, kiu estas leĝe deviga kontrakto.

Pli precize ĝi signifas, ke:

PeerTube estas senpage donebla kaj instalebla sur propran servilon;

Ni povas rigardi la internon de PeerTube (ĝian fontkodon): ĝi estas kontrolebla, travidebla;

Ĝia evoluigado estas komunuma, kaj ĉiuj povas ĝin helpi per siaj kontribuoj.

Kial interesas federi la gastigantojn de filmoj?

La avantaĝo de YouTube (kaj aliaj platformoj) estas ĝia katalogo de filmoj: de trikaj instrukcioj, tra registraĵoj de katoj, ĝis popularaj ludoj (ekzemple « Minecraft »)… vi ĉion povas trovi!

Ju pli la katalogo varias, des pli da homoj interesiĝas, kaj des pli da filmoj estas alŝutataj… sed gastigi filmojn de la tuta mondo estas (tre, tre) multekoste!

Se la gastiganto « Trikado-PeerTube » amikiĝas kun « Katoj-PeerTube » kaj « Framatube », ĝi videbligos ankaŭ filmojn de tiuj aliaj sur sia propra retejo. Tiel ĝi malpliigos la kostojn de gastigado, sed tamen restos oportuna kaj senmanka por uzantoj de la interreto.

La federa protokolo de PeerTube estos fluida (ĉiuj povos elekti siajn « amikajn » gastigantojn), kaj bazita sur ActivityPub: tio ebligos konekton kun aliaj iloj, ekzemple « Mastodon » aŭ « MediaGoblin ».

Kial elsendi filmojn sur PeerTube samtavole?

Kiam oni gastigas grandan dosieron, ekzemple filmon, la plej timinda okazo estas sukceso: se filmo multe populariĝas, kaj multaj homoj samtempe spektas ĝin, la servilo povas facile iĝi troŝarĝita!

Samtavola elsendado povigas, per la protokolo « WebRTC », interretajn uzantojn, kiuj samtempe spektas la filmon, interŝanĝi pecetojn de la dosieroj, kio multe helpas la servilon.

Vi nenion devas fari pri tio: via foliumilo ĝin faros mem.

Se vi uzas poŝtelefonon, aŭ se via reto ne permesas ĝin (pro enkursigilo, fajroŝirmilo, ktp.), tiu ĉi funkcio malŝaltiĝas, kaj « malnove stila » elsendo uziĝas.

Por tiuj, kiuj scipovas administri servilon, PeerTube estas…

Ĝi estas programo, kiun oni instalas sur sian servilon por krei retejon, kie filmoj estas gastigataj kaj elsendataj…

Esence: vi kreas vian « propran hejman ‹ YouTube › »!

Jam ekzistas libera programaro, kiu povigas vin fari tion.

Sed kun PeerTube, vi povas ligi vian nodon (vian filman retejon) al la nodo de Zaïd (kie li gastigas filmojn por sia universitato), de Catherin (kiu gastigas siajn teĥnikajn filmojn), aŭ eĉ al la nodo de Solar (kiu administras kolekton de vidaj taglibroj).

Sed PeerTube ne centrigas; ĝi federas.

Danke al la protokolo « ActivityPub » (ankaŭ uzata de « Mastodon », libera alternativo al Twitter), PeerTube povas federi plurajn malgrandajn gastigantojn, por ke ili ne devu aĉeti milojn da diskoj por gastigi filmojn de la tuta mondo.

Rezulte, sur via retejo kun PeerTube, via spektantaro povos spekti ne nur viajn proprajn filmojn, sed ankaŭ tiujn, kiujn gastigas Zaïd, Catherin, aŭ Solar… kvankam ili ne gastigas la filmojn ĉe via nodo de PeerTube.

Tia varieco de la filma katalogo faras ĝin tre alloga.

Tia granda elekto kaj diverseco de filmoj sukcesigis ankaŭ centrajn platformojn, ekzemple YouTube.

Federado prezentas alian avantaĝon: ĉiu fariĝas sendependa.

Zaïd, Catherin, Solar, kaj vi povas ĉiuj fari proprajn regulojn, kaj kondiĉojn de servado. (Oni ekzemple imagu nodon « Katblek-Tube », kie filmoj kun hundoj estas severe malpermesataj 🙂).

Por tiuj, kiuj volas alŝuti siajn filmojn, PeerTube permesas…

Ĝi permesas al vi elekti gastiganton laŭplaĉe.

Troigoj de YouTube estas bona ekzemplo: Ĝia gastiganto, Google/Alphabet, povas perforti sian memfaran roboton por kopirajto, aŭ siajn ilojn por registri, rekomendi, kaj elstarigi filmojn. Ĉi tiuj iloj ŝajnas esti same maljustaj, kiel ili estas malklaraj.

Kvankam ĝi jam trudas al vi senpagan fordonon de kopirajto pri viaj filmoj!

Kun PeeTube, vi povas elekti la gastigonton de viaj filmoj, laŭ ties servaj kondiĉoj, administra regularo, kaj elektoj pri federado…

Ĉar vi ne starus ĉe teĥnika giganto, vi eble eĉ povus paroli kun via gastiganto, okaze de problemoj aŭ pliaj bezonoj.

Alia granda avantaĝo de PeerTube estas, ke via gastiganto ne devas timi subitan sukceson de viaj filmoj.

PeerTube ja elsendas filmojn per la protokolo « WebTorrent ».

Se centoj da homoj samtempe spektas vian filmon, iliaj foliumiloj memfare sendas pecojn de via video al aliaj spektantoj.

Antaŭ tia ĉi samtavola elsendado, sukcesaj aŭtoroj de filmoj nepre devis gastiĝi ĉe interreta giganto, kun bazo sufiĉe forta por trakti milionojn da samtempaj spektoj…

Aŭ pagi sendependan gastiganton, tian, kia povus trakti tiel pezan ŝarĝon.

Al tiuj, kiuj volas spekti filmojn, PeerTube povas proponi…

Unu el la avantaĝoj estas, ke vi partoprenas en elsendado de la spektataj filmoj.

Se aliaj homoj spektas filmon sur PeerTube, samtempe kun vi, tiam via foliumilo kunhavigas pecojn de tiu filmo kun aliaj dum la langeto restas malfermita, kaj vi helpas pli sanan uzon de la interreto.

Kompreneble, la filmludilo de PeerTube konformiĝas al via situacio: Se via instalaĵo ne permesas samtavolan kunhavon (ĉu pro korporacia reto, ĉu pro simpla foliumilo), ludado de la filmo okazos tradicie.

Sed super ĉio, PeerTube traktas vin kiel personon, ne kiel produktaĵon kiun ĝi devas spioni, studi, kaj enŝlosi en ripetado de filmoj por pli bone vendi vian tempon.

Tial la fontkodo (la recepto) de la programaro de PeerTueb estas malfermita, kaj la funkciado estas do travidebla.

PeerTube ne estas tamen nur kode malfermita: Ĝi ankaŭ estas libera.

Ĝia libera permesilo al ni garantias niajn fundamentajn liberojn, kiel al uzantoj.

Ĉi tiu respekto de nia libereco lasas la reton « Framasoft » inviti vin al kontribuado al tiu ĉi programaro, kaj multaj evoluigoj (nova sistemo de komentoj, ktp.) estas jam proponitaj de kelkaj el vi.

Ĉu PeerTube celas anstataŭi la servon YouTube?

Ni povas respondi kun certeco: Ne!

En Marto 2018, PeerTube eldonis publike uzeblan betaversion.

Kelkaj kolektivoj instalis la unuajn nodojn, kaj kreis do la bazon de nia federaĵo.

Sed ĉi tio esta nur la komenco; PeerTube ne estas (ankoraŭ) perfekta, kaj multaj funkcioj mankas al ĝi.

Ni celas daŭre ĝin plibonigi kaj eldoni version unu antaŭ la fino de 2018.

Marto 2018 do figuras kiel la naskiĝo de la federaĵo de PeerTube: Ju pli ĉi tiu programaro estos uzata kaj subtenata, des pli da homoj ĝin uzos kaj helpos, kaj des pli ĝi do evoluos ĝis firma alternativo al platformoj kiel YouTube.

Tamen la peno restas esti libera kaj federa alternativo: La celo de alternativo ne estas anstataŭi, sed proponi ion alian, kun malsamaj kvalitoj, apud tio, kio jam ekzistas.

Kreo kaj enhavo

Se ĝi estas libera, ĉu ni povas alŝuti neleĝaĵojn al ĝi?

Esti libera ne signifas esti preter leĝoj!

Ĉiu gastiganto de PeerTube povas elekti proprajn kondiĉojn de uzado, laŭ siaj lokaj leĝoj.

Ekzemple, en Francujo, distingaĉa enhavo estas malpermesita kaj oni ĝin povas raporti al la aŭtoritatoj.

PeerTube permesas al uzantoj raporti problemajn filmojn, kaj ĉiu administranto devas apliki sian administradon laŭ propraj kondiĉoj, kaj laŭ la leĝoj.

La federa sistemo lasas gastigantojn decidi, kun kiu ili volas konektiĝi, depende de la speco de enhavo aŭ la administra politiko de aliaj.

Kiu respondas pri la enhavo publikigita sur PeerTube?

PeerTube ne estas retejo: Ĝi estas programaro kiu permesas al gastiganto (ekzemple Dominiko) krei retejon por filmoj (ni nomu ĝin DominikTubo).

Nun imagu, ke Kamilo kreis konton ĉe DominikTubo kaj alŝutis kontraŭleĝan filmon, ĉar tiu ĉi filmo enhavas muzikon kreitan de Solalo.

Solalo vizitas Framatubon – nodon, kiu abonas DominikTubon.

Solalo do vidas, el Framatubo, la filmojn publikigitajn sur DominikTubo.

Solalo vidas la kontraŭleĝan filmon de Kamilo, kaj raportas ĝin per tiucela butono.

Kvankam la raporto okazas en Framatube, ĝi rekte sendiĝas al la persono, kiu gastigas la kontraŭleĝan enhavon: Al Dominiko.

De tiam, Dominiko respondas pri la afero, ĉar oni avertis ĝin, ke ĝi gastigas kontraŭleĝan filmon.

Ĝi devas do agi, se ĝi ne volas respondi pri kontraŭleĝa agado antaŭ la leĝaro.

Tiam Dominiko kaj Solalo povas turniĝi kontraŭ Kamilo, kiu alŝutis la filmon.

Kian rekompencan politikon havas PeerTube?

Nuntempe nenian: PeerTube estas ilo, kiun ni volis neŭtralan teme pri rekompencado.

Nuntempe ni proponas al alŝutantoj de filmoj uzi la subtenan butonon sub la filmo. Tiu ĉi butono aperigas kadron, kien la alŝutinto povas meti tekston, bildojn, kaj ligilojn libere. Ekzemple, oni povas meti ligilon al « Patreon, Tipeee, Paypal, Liberapay », aŭ iu ajn alia servo tien. Oni ankaŭ povas meti ekzemple poŝtan adreson por ricevi dankajn kartojn, emblemon de sia kompanio, aŭ ligilon por subteni senprofitcelan organizaĵon…

Ni ne faris plion, ĉar prefero de unu teĥnika solvo estus trudo de politika ideo pri kultura kunhavado kaj ties financado. Ĉiuj financaj solvoj estas traktataj egale en PeerTube.

Multaj plibonigoj de PeerTube estu tamen atendataj…

Inkluzive tiujn, kiu permesus al vi krei (kaj elekti) la profitilojn, kiuj vin interesas!

Ĉiuokaze estas bone memori, ke plej multaj filmoj publikigitaj sur la interreto (kaj eĉ sur YouTube) estas havigataj por senprofitaj celoj: Rekompencado estas ilo, sed certe ne ĉefa aŭ esenca celo.

Kien mi metu miajn filmojn?

Vi devas trovi nodon de PeerTube, kiun vi kredus.

Ekzistas plena listo de nodoj ĉi tie, kaj listo de tiuj registrontaj novajn uzantojn ĉi tie.

Poste ni rekomendas, ke vi vizitu la nodojn, kaj legu pri ili por trovi iliajn kondiĉojn de uzado (datumlimoj po uzanto, enhava politiko, ktp).

Estas plej bone kontaktiĝi kaj paroli rekte kun la gastigantoj, por kompreni ties ideojn, negocan planon, ktp.

Ĉar nur vi povas decidi, kio kredigas vin al tiu aŭ alia gastiganto, kaj kial vi konfidu viajn filmojn al ĝi.

Diskutu en nia diskutejo

Teĥnikaj demandoj

Kiel mi povas instali programaron PeerTube?

La instala manlibro estas ĉi tie (nur anglalingve, nuntempe).

Ni rekomendas ne instali la programaron sur malfortajn aparatojn aŭ konekton (ekzemple sur « Raspberry Pi » kun konekto « ADSL »): Tio povus malrapidigi ĉiom de la federado.

Ne ĝenu la evoluigantojn pri helpo instali vian nodon: Ni havas subtenan diskutejon por tio.

Kiel mi kontribuu al la kodo de PeerTube?

La Git-deponejo de PeerTube estas ĉi tie.

Vi povas raporti problemon, priskribi alian, aŭ eĉ rekte kontribui per elekto de unu el la facilaj problemoj por komencantoj.

Se vi volas helpi alie, aŭ peti novan funkcion, venu diskuti tion en nia kontribua diskutejo.

Kial PeerTube uzas la federan protokolon « ActivityPub »? Kial ne IPFS, d.tube, aŭ Steemit?

PeerTube uzas protokolon ActivityPub, ĉar ĝi estas rekomendata de W3C, kaj estas jam uzata de la federa socia reto « Mastodon ».

IPFS estas bona teĥnikaro, sed ankoraŭ ŝajnas tre (tro!) nova por multa elsendado de grandaj dosieroj.

Diskutinte ĝin en nia diskutejo, ni sentas, ke d.tube ne estas libera aŭ malfermitkoda, ĉar publikigi nur programtradukitan kodon estas malhelpe al ties ŝanĝado.

D.tube estas bazita sur Steem por « rekompencado », kaj ĝi estas elekteblo, sed Steem estas multe kritikata kiel tre centrigita kaj suspektinde simila al la skemo de Ponzi.

PeerTube estas libera, federa, kaj ne trudas certan rekompencan skemon.

Tio estas nia elekto, kiu estas diskutebla, kaj aliaj (kiel d.tube) faris aliajn elektojn, kiuj havas proprajn avantaĝojn.

Fine dependas nur de vi, kio por vi taŭgas.

{{< /grid >}}

{{% /grid %}}

{{% /grid %}}